sábado, 26 de abril de 2008

HINO NACIONAL BRASILEIRO EM ESPERANTO

HINO NACIONAL BRASILEIRO EM ESPERANTO

De Ipirang’ la mildaj bordoj audis, jen,
chantan krion de heroa gento,
kaj de l’ liber’ la sunradioj brilis tuj
de la Patrujo sur la firmamento.

Do se ni de l’ egaleco
garantion konkeris per brako forta,
en la sin’ de l’ libereco
nia brust’ defias ech je frapo morta.

Patruj’ amata
adorata,
vivu ! vivu !

Brazil’, intensa sougho kaj radi’ de am’
kaj de esper’ descendas al la tero,
se brilas de la Swda Kruc’ la bela bild’
en via milda purchiel-etero.

Giganta per la propa naturfonto,
koloso forta estas vi, sentima,
grandecon vian montras ja l’ estonto.

Land’ adorata,
che l’ landoj mil,
estas Brazil’

Patruj’ amata !

Vin servi volas chiu via fil’
Land’ amata,
Brazil’.

Eterne en richega lit’kushante vi,
che l’ son de l’ mar kaj alta lum chiela,
Brazil’, sub sunradioj de la Nova Mond’
brilegas, Amerika perlo bela !

Ol bellandoj ajn aliaj
havas viaj plachaj kampoj pli da floroj,
pli da viv’ arbaroj niaj,
nia vivo pli da amo en la koroj.

Patruj’ amata
adorata,
vivu ! vivu !

Brazil’, simbolo estu de eterna am’
steloza via flago kvarkolora;
la verdo-flavo de l’ standardo diru ja:
Pac’ en estonto, la pasinto glora !

Sed se per justa glav’ vi diras vorton,
ne rughos viaj filoj for de l’ lukto
kaj vin amante, ne timos la morton.

Land’ adorata,
che l’ landoj mil,
estas Brazil’

Patruj’ amata !

Vin servi volas chiu via fil’
Land’ amata,
Brazil’.

---***---

Nenhum comentário: